Kriptaj krucvortenigmoj

En kriptaj krucvortoj la difinoj havas diversajn formojn. Difino plejofte havas du partojn:

  • klara difino
  • vortluda difino

La klara difino ĉiam troviĝas ĉe la komenco aŭ ĉe la fino de la tuta difino. Inter la du eble troviĝas liganta verbo, sed ne ĉiam. La vortluda parto ofte enhavas helpvortojn, kiuj indikas kiel solvi ĝin (vidu sub Specoj de difinoj).

Esceptoj

Malofte la difino havas nur unu parton (vidu sube)

Elpensante la vortludon, oni iam povas malrekte trovi la solvon eĉ kiam oni ne konas la vorton. Aliflanke, se oni scias la solvon pro la klara difino oni povas deĉifri la kriptan difinon.

Malatentu la interpunkciojn. Ofte ili estas tie por misgvidi vin. Tamen, se la difino havas ? aŭ !, tio indikas ke la difino estas speciale malklara. ! ofte indikas ke la vortludo kaj la klara difino surkovras unu la alian.

Averto por kreantaj de krucvortoj

Atentu ke la difinoj ne estas tro malfacilaj. Se neniu povas solvi ilin, ili havas nenian valoron.

Specoj de difinoj

Pure kripta difino (mankas klara difino)

Nur klara difino (mankas kripta difino)

Duobla difino

Du klaraj difinoj por la sama solvo.

Anagramoj

La literoj ordigendaj troviĝu ĵus antaŭ aŭ post helpvorto.

Helpvortoj: de, eble, el, (ne) estas, konfuziĝu, malorda, miksite, mise, ne, rearanĝi, renversita, strange, ŝanĝenda...

Eble fora homo ne havas gepatrojn (4) (ORFA)

Inversigoj

La kripta parto enhavas ŝlosilan vorton kiu indikas inversigon.

Helpvortoj: inverse, turnita...

Kaŝitaj vortoj

La solvo estas parto de la difino, kun la spacetoj rearanĝitaj.

Helpvortoj: en, parte, kaŝas, iom...

Nek verko nek letero enhavas arbon (6) (KVERKO)

Palindromoj

Helpvortoj: ambaŭdirekte...

Ŝargitaj partikloj irantaj ambaŭdirekte (5) (JONOJ])

Kombinaĵoj

Solvo fariĝas per kombino de unuopaj difinoj.

Helpvortoj: kun, sekvas, antaŭ, post, por...

Kuir' kaj purigo por dolĉa, amanda kuko (7) (BAKLAVO)

Enmetado

Literoj aŭ vortoj ŝoviĝas en aliajn vortojn.

Helpvortoj: en, ĉirkaŭ, enhavas, tenas...

Homofonoj

Helpvortoj: sonas, aŭde, brue, laŭe, parole

Dorlotbesta poemo sonas kiel fiasko (10) (KATASTROFO)

Inicialoj

La unua litero (aŭ la lasta litero) de vorto(j) uziĝas.

Helpvortoj: komence

Komencas kaj ankaŭ pretigas orgenon por ĉefa korpoparto (4) (KAPO)

Paraj/malparaj literoj

Prenu la parajn aŭ malparajn literojn

Intensa, tro para lito por birdoj (5) (NESTO)

Forigi literojn

Helpvortoj: sen, perdas, cedas...

Disputo perdas veron en la subtera etaĝo (4) (kverelo minus ver' = KELO)

Alilingvaj difinoj

Tiaj difinoj estas taŭgaj nur kiam oni scias ke la solvantoj (almenaŭ iomete) scipovas la alian lingvon.

Mallongigoj

Oftaj mallongigoj

Diversaj vortaroj havas listojn de mallongigoj. Ekzemple NPIV havas liston de mallongigoj de institucioj, kaj de regnokodoj. Akaū ekzistas mallongigoj duliteraj kaj triliteraj de lingvoj. Do jen kelkaj ekzemploj kiuj eble troviŋos en krucvortoj.

kaj aliaj en la difino fariĝas KA en la solvo. Sennacieca Asocio Tutmonda fariĝas SAT

Landaj mallongigoj

franca fariĝas FR Rumanio fariĝas RO

Kemiaj elementoj

La nomo de la elemento fariĝas ties mallongigo en la solvo.

Ora murego por sono (oro = Au, murego = digo, AŬDIGO)

Romanaj ciferoj

I,V,X,L,C,D,M

kvarteto fariĝas IV

Nomoj

Zamenhof estas LL aū LZ; Kaloman Kaloczay estas KK; Barak Obama estas BO

Inicialoj

Foje nur la unua litero de vorto estas uzata en la solvo (kun aliaj elementoj).

Esperanta Hejmpaĝo de ĉi tiu Vikio

donaldo 2017-06-13 04h01

PuzzleFoundry
PuzzleMan