Enkonduko al Markdown

Markdown estas markolingvo kiu celas esti kiel eble plej facile legebla kaj tajpebla. La sintakso de Markdown estas destinita kiel formato por verki por la TTT. La markoj estas interpunkcioj elektitaj por aspekti kiel ili signifas. Ekzemple, grasa, kursiva, egallarĝa stiloj kaj ligilo. Oni konvertas Markdown-kodojn al HTML antaŭ ol publikigi ĝin. Python-Markdown akceptas enigaĵon en iu ajn lingvo kiun subtenas Unikodo, inkluzive dudirektan tekston. Finu ĉiun alineon per vaka linio.

Markdown-kodo por grasa, kursiva, egallarĝa stiloj kaj ligilo:

Ekzemple **grasa**, *kursiva*, `egallarĝa` stiloj, kaj [ligilo](http://google.com).

HTML ne estas uzebla en PuzzleFoundry

Kutime HTML estas uzebla en Markdown, sed por sekureco HTML estas malatentenda en ĉi tiu Vikio.

Alta skribo kaj malalta skribo

Alta skribo

E = mc2 estas fama formulo

Kodo:

*E = mc<sup>2</sup>* estas fama formulo

Malalta skribo

CO2 kaj H2O estas bezonataj de plantoj

Kodo:

CO<sub>2</sub> kaj H<sub>2</sub>O estas bezonataj de plantoj

Titoloj

Oni komencas titolon per almenaŭ unu #-signo: unu por titolo, du por subtitolo, ktp ĝis ses. Kodo:

## Titoloj

Blokaj citaĵoj

En Markdown oni povas uzi retpoŝtostilajn signojn por marki citaĵon. Oni povas meti solan > antaŭ ĉiu linio, aŭ nur ĉe la komenco de ĉiu alineo.

En Markdown oni povas uzi retpoŝtostilajn signojn por marki citaĵon. Oni povas meti solan > antaŭ ĉiu linio, aŭ nur ĉe la komenco de ĉiu alineo. Jen la aranĝo de kodoj por dulinia alineo:

Kodo:

>En Markdown oni povas uzi retpoŝtostilajn signojn por marki citaĵon.
>Oni povas meti solan > antaŭ ĉiu linio, aŭ nur ĉe la komenco de ĉiu alineo.

Listoj

Markdown havas du tipojn de listo. Bula listo komenciĝas per *, -, aŭ +. Numerita listo komenciĝas kiam oni tajpas 1. ĉe la komenco de linio.

Bula listo

  • Ĉi tiu estas bula listo
  • Oni komencas bulan liston per tajpado de *, aŭ -, aŭ +
  • La listo aŭtomate daŭros kiel oni tajpas
  • Tajpu Maj dufoje por fini la liston

Numerita listo

  1. Ĉi tiu estas numerita listo
  2. Numerita listo komenciĝas kiam oni tajpas 1. ĉe la komenco de linio
  3. La listo aŭtomate daŭros kiel oni tajpas
  4. Tajpu Maj dufoje por fini la liston

Oni povas enmeti bildojn

Jes

Kodo:

![Jes](http://i.imgur.com/sZlktY7.png)

Horizontala linio


Kodo:

---

Tabeloj

La tabela kromaĵo donas la eblon krei tabelojn en Markdown-dokumentoj.

Unua titolo Dua titolo Tria titolo
Unua ĉelo Dua ĉelo Tria ĉelo
Dua vico Dua vico dua ĉelo Tria ĉelo

Kodo:

Unua titolo | Dua titolo | Tria titolo
----------- | ---------- | -------------
Unua ĉelo | Dua ĉelo | Tria ĉelo
Dua vico | Dua vico dua ĉelo | Tria ĉelo

Pluaj detaloj

Por pluaj detaloj pri Markdown vidu la diversajn helpajn dokumentojn en la TTT, ekzemple: Daring Fireball

Esperanta Hejmpaĝo de ĉi tiu Vikio

donaldo 2017-06-13 04h02

PuzzleFoundry
PuzzleMan