Serĉi vortojn

Ni jam havas kelkajn metodojn serĉi. Ni ĉiam serĉas novajn kapablojn provizi informon.

Vortserĉilo ĉeestas en pluraj ekranoj de la sistemo. Iuj funkcioj estas uzeblaj nur de plenaj membroj.

Vortserĉilo bezonas enigan tekston kiu havas la jenajn trajtojn:

  • La serĉo 'Vorta ŝablono' bezonas ŝablonon kun almenaŭ 3 signoj inkluzive ĵokerojn
  • Ĉiuj aliaj serĉoj bezonas vorton aŭ vortparton kun almenaŭ 2 signoj kaj ĉiu signo devas esti alfabeta

Vortserĉilo havas la jenajn funkciojn:

  • Tezaŭro: serĉi rilatajn vortojn. Vi ankaŭ povas serĉi inter aliaj lingvoj.
  • Vorta ŝablono: Serĉi per ŝablono kun demandsignoj kiel ĵokeroj, ekzemple, a???? serĉas kvinliterajn vortojn kiuj komenciĝas per "a". Tia serĉo utilas por krei kaj por solvi krucvortojn.
  • Anagramo: serĉi por vortoj formitaj de la samaj literoj rearanĝitaj, ekzemple 'albana' estas anagramo de 'banala'.
  • Prefikso: serĉi vortojn kiuj komenciĝas per specifaj literoj.
  • Subĉeno: serĉi vortojn kiuj enhavas specifan ĉenon ie en la vorto.
  • Sufikso: serĉi vortojn kiuj finiĝas per specifaj literoj.
  • Simila literumo: serĉi vortojn kiuj diferencas per nur unu litero.

Vorta ŝablonon

  • la ŝablono devas havi almenaŭ tri signojn inkluzive ĵokerojn
  • ĉiuj aliaj serĉoj bezonas almenaŭ du signojn, kaj ili devas esti alfabetaj signoj
  • por montri la nombron da literoj, enmetu ? aŭ * por ĉiu nekonata litero, ekzemple antaŭ????, as**o

Anagramo

Ĉi tiu serĉas diferencan liston kiu enhavas (ne ĉiujn) variaĵojn de vortoj. Serĉo por kabano donos: abakon, kanabo

Prefikso

Serĉi por kru trovos: krucaĵo, kruci, krucvortenigmo...

Subĉeno

Serĉi por metro liveros: aerometro, ... metro, metronomo, ...

Sufikso

Serĉi por metro liveros: aerometro, ... metro, ... voltmetro

Simila literumo

Serĉi por sango donos: gango, lango, mango ...

Vortfinaĵoj

La ĉefa vortaro enhavas nur la nominativon de substantivoj kaj adjektivoj, do ne utilas serĉi akuzativan aŭ pluralon formon. La vortaro havas nur la infinitivon de verboj. Ĝi ofte ne havas ĉiujn eblajn vortajn tipojn de ĉiu radiko. Se vi ne trovas la deziratan adverbon, serĉu la rilatan adjektivon. Ofte estas utile serĉi kun ĵokero, do uzu Vorta ŝablono, ekzempl* anstataŭ ekzemple. Memoru ke ofte enigmoj uzas sufiksojn, ekzemple: domo, dometo, domego, domaĉo, ktp.

Redakta ekrano

Kiam vi atingas la redaktan ekranon, tie troviĝas vido de la serĉita vorto kaj ĉiuj vortoj al ĝi ligitaj.

rilata

La butono "rilata" estas por serĉi (1) vortojn en la sama lingvo kiuj estas nerekte ligitaj al la serĉita vorto, kaj (2) vortojn en la aktuala lingvo kiuj estas ligitaj nerekte tra vortoj en aliaj lingvoj.

Tiel vi eble trovos vortojn kiuj estas malstrikte rilataj al la serĉita vorto. Ĝi eble trovos ankaŭ vortojn kiuj vere ne estas sence rilataj. Tio okazas pro plursignifaj vortoj en aliaj lingvoj.

Serĉi aliajn

donaldo 2018-08-01 04h46

PuzzleFoundry
PuzzleMan