Kiel tajpi en Esperanto

Por tajpi la ĉapelitajn literojn en via TTT-legilo ekzistas diversaj rimedoj. La plej ampleksa kaj ĝisdata priskribo de la ebloj troviĝas ĉe Nov-Zelanda Esperanto-Asocio. Iru al tiu retpaĝo kaj elektu la ligilon por via mastruma sistemo (Linukso, OS-X, Android, Windows ktp). Alia ebleco estas uzi kromprogramon en via TTT-legilo. Konataj kromprogramoj ekzistas por Firefox. Ekzemple Esperanto Toolbar kreita de ofaurax.

La plej ĝenerala metodo estas elekti internacian klavararanĝon (kun t.n. mortaj klavoj) per la agorda sistemo de via komputilo. Tiam uzu ĝin por ĉiuj aplikaĵoj ĉiam.

Reiri al: Solvi krucvortenigmon

donaldo 2018-02-02 23h10

PuzzleFoundry
PuzzleMan