La celo klasifiki ĉiujn organismojn kiujn uzantoj eble renkontos estas por ke ni povu serĉi kaj, per la butono “rilata”, trovi rilatajn organismojn.
Se ni ligus ĉiujn plantojn, ekzemple, al la elemento "planto" en nia tezaŭro, ni kreus treege longan liston. Ideale ni volas limigi la nombron da samlingvaj ligiloj por ĉiu elemento al maksimume 20, por ke ili estu pli facile mastrumeblaj.
Ĉiu termino en tezaŭro de EnigmoFandejo povas aparteni al unu aŭ pliaj domajnoj (Ĝenerala, Teknika, Taksonomia). Por la angla tezaŭro, ĉiu taksonomia termino estas (pseŭdo)-latina nomo kun komenca majusklo. En Esperanto ĉiu termino estas minuskla (ĉar ĝi povas esti aŭ minuskla aŭ kun komenca majusklo). En la hispana la taksonomiaj nomoj ĝenerale estas samaj al la anglaj. En la germana iuj estas samaj, sed multaj estas malsamaj. Ĉiuj taksonoj super la genro estas pluralaj substantivoj.
Notu ke en Esperanto ekzistas nomoj de ordoj kiuj finiĝas per "-formaj", ekzemple "falkoformaj". Memoru ke la signifo estas "falkoformaj bestoj", kiu estas substantivo; "falkoformaj" estas mallongigo. Tial ni kongruigas la "-formaj"-vortojn kun la substantivaj taksonoj en ĉiuj lingvoj.
La taksonomioj de organismoj havas multajn nivelojn, ek de specio, eĉ subspecio, ĝis filumo kaj preter filumo. Por ke EnigmoFandejo ne tro komplikiĝu, ni uzas nur selektitajn nivelojn. Por plejmultaj celoj, krucvortistoj uzas komunajn nomojn, genrojn kaj familinomojn. Ekzemple, se krucvortisto serĉas por "leono", kaj premas la butonon "rilata", aperos la rilataj vortoj: felisedoj leopardo jaguaro tigro neĝleopardo.
Tio funkcias, ĉar la aliaj vortoj en tiu listo estas ligitaj al la superaro (familio) "felisedoj". Ligiloj devas esti duflankaj por tio.
Alia kialo ne enmeti troajn nivelojn, estas ke la taksonomioj estas konstante rekonsiderataj de la fakuloj, kun malkovroj de antaŭe nekonataj organismoj, kaj reklasiĝo de taksonoj pro nova informo el DNA-analizoj ktp.
Ĉiun komunan nomon (domajno: Ĝenerala) ni ligas (Rilata aŭ Sinonima) al taŭga taksonomia termino (domajno: taksonomia). Tio ofte estas genro aŭ familio, aŭ por organismoj raraj en nia tezaŭro (ekzemple virusoj), iu pli alta nivelo. Iuj estas ambiguaj, do havas ekstrajn ligilojn.
Ĉiun genron ni ligas (Subaro) al ties familio.
Ĉiun familion ni ligas (Subaro) al ties ordo (aŭ pli taŭga nivelo).
Ĉiun ordon ni ligas (Subaro) al pli alta klaso aŭ filumo.
Tiel ni konstruas hierarkion.
Por niaj celoj, la supro de la taksonomia arbo estas "organismoj". La ĉefa nivelo sub organismoj estas domajno: arkiobakterioj, bakterioj, eŭkariotoj, virusoj.
Sub ĉi tiu domajno ekzistas diversaj filumoj kaj klasoj. Ĉar relative malmultaj terminoj por bakterioj troviĝas en nia tezaŭro, ligu ilin (ekzemple "stafilokoko") rekte al "bakterioj".
Sub ĉi tiu domajno estas regnoj: animaloj, brunalgoj, fungoj, plantoj, protistoj, ruĝalgoj.
La sekva nivelo kutime estas divizio: angiospermoj, pinofitoj k.a. Ene de angiospermoj ni grupigas laŭ ordo, familio kaj genro. Angiospermoj estas granda grupo kun almenaŭ 30 anoj. Tio estas neevitebla. Por malgrandaj divizioj ni povas grupigi laŭ familio.
La sekva nivelo sub “animaloj” estas kutime filumo kaj ampleksas: anelidoj, artropodoj, ekinodermoj, ĥorduloj, k.a.
Sub ĥorduloj estas amfibioj, birdoj, mamuloj, reptilioj, k.a.
Tiujn ni grupigas laŭ ordo, familio kaj genro.
donaldo 2018-11-18 03h06