Algoritmoj bezonataj

Lingvoj ne estas perfektaj, en la matematika senso, do ni ne povas krei perfektan vortaran sistemon. La longtempa celo estas havi la kapablon fari semantikajn operaciojn je lingvaĵo per algoritmoj. Do, la komenca celo estas por:

  • Aŭtomate anstataŭigi vorton en frazo per alia vorto, konservante la bazan signifon de la frazo. Por tio ni volas uzi sinonimojn. Sinonimaroj estos utilaj.

  • Kalkuli algoritme la gradon de ekvivalento de du frazoj.

Kvankam ni ne estas certaj pri kiaj semantikaj algoritmoj estos bezonataj, ni devas elpensi specifajn uzokazojn sen krei troan laboron.

Rilatoj inter vortoj

Superaro kovras ĉiujn anojn de sia subaro. Ĉiaj simioj estas mamuloj, do simio estas subaro de mamulo. Ruĝa estas subaro de kolora. Al la demando "kia estas karmezina?", ni respondas ke ĝi estas tipo de ruĝa. Por esti pli preciza, ni diras ke ĝi havas fortan rilaton kun ruĝa kaj malfortan rilaton kun blua. Aŭ ĝi havas fortan rilaton kun ruĝa kaj fortan rilaton kun purpura. Do miksita koloro povas havi rilatojn kun aliaj koloroj.

Sinonimoj estas tiuj vortoj, en plejmultaj okazoj (eble 90% de la tempo), kies signifo ne ŝanĝiĝas kiam oni anstataŭigas unu vorton per alia. Do Wednesday (angla) kaj Mittwoch (germana) estas sinonimoj unu de la alia (supozante ke la leganto komprenas ambaŭ lingvojn). Ĝenerale estas avantaĝe havi almenaŭ unu sinonimon de ĉiu vorto en la vortaroj. Do kie troviĝas pluraj rilataj vortoj, tie ni volas elekti kiel sinonimon la vorton kiu havas la plej proksiman rilaton kun la specifa vorto, kondiĉe ke ĝi havas la saman signifon.

Koloroj

La superaro estas kolora. Jen tabelo de la subaroj de kolora. Ĉiu koloro en la datumbazo estu membro de iu subaro en la tabelo. Ekzemple muskolora estas ano de la subaro brunakolora.

Tabelo de la ĉefaj subaroj de kolora

Kolorgrupo eo Colour group en
blankakolora white
bluakolora blue
brunakolora brown
diverskolora multicoloured
dukolora twocoloured, bicoloured
flavakolora yellow
grizakolora grey
nigrakolora black
oranĝakolora arange
purpurakolora purple
ruĝakolora red
verdakolora green
kolora coloured
bunta colourful
senkolora colourless,uncoloured

Reiri al ĉefa paĝo de la vikio

donaldo 2017-06-13 03h56

PuzzleFoundry
PuzzleMan