Redakti vortarojn

Ĉu vi deziras helpi plibonigi vortaron en ĉi tiu retejo? Por redakti vortarojn vi devas fariĝi redaktanto. Petu la bezonatan rolon se vi volas redakti vortaron.

La vivciklo de redaktado tipe sekvas la jenan procedon:

  • Serĉi vorton kiu interesas vin
  • Redakti la vorton (krei, ŝanĝi aŭ forigi la vorton aŭ la ligitajn datumojn)
  • Vortara administranto aprobas la redaktojn
  • Vortara administranto enmetas la ŝanĝojn en la ĉefan vortaron
  • La vortara datumbazo ĝisdatiĝas unufoje ĉiutage per stapla ĝisdatigo kiu enmetas la ŝanĝaĵojn en la sistemon

Serĉi por redakti

Kiam redaktanto serĉas vorton, la rezulto prezentas ligilon kiu kondukas al la redakta fenestro. Alternativa metodo trovi vortojn redaktotajn estas uzi la falliston sub la vorta serĉilo. Elektu la "el"- kaj "al"-lingvojn se taŭga por la serĉo. Tiel redaktanto trovas vortojn por redakti:

  • Vortoj kun tro malmultaj ligitaj vortoj
  • Vortoj kun tro multaj ligitaj vortoj. Marku "forviŝi ligilojn" por ĉiu malbona ligo. Se ankoraŭ restas troaj ligiloj, elektu "forviŝi ligilon" kie la rilato estas malforta. Duflanka "forviŝi ligilojn" ankaŭ forigas la ligilon de la alia vorto al la traktata vorto.
  • Vortoj sen leksika informo,
  • Vortoj kun malkonsekvenca leksika, ekzemple verbo kun "-o" finaĵo,
  • Vortoj kiuj eble havas troajn leksikajn,
  • Vortaj formoj kiuj eble indiki malĝustan leksikan noton
  • Vortoj kiuj eble estas de alia lingvo

Vidigi la listojn daŭras kelkajn sekundojn. La vortara serĉsistemo limigas la nombron en ĉiu rezulta listo.

Redakti vortojn

Niaj vortaroj enhavas tezaŭron en ĉiu lingvo, kaj ĉiu vorto ligiĝas al kelkaj aliaj vortoj en la sama lingvo. Plue, ĉiu vorto povas ligiĝi al ekvivalentaj vortoj en la aliaj lingvoj.

Ĉiu vorto kiun vi enmetas en paĝo havas rilaton kun la ĉefa vorto de la paĝo. La apriora rilato estas Rilata (relativa), aliaj estas sinonimo, superaro, subaro, antonimo.

La programo estas usklecodistinga, do ekzemple kubo (kvadrata formo) kaj Kubo (lando) estas malsamaj vortoj. Simile malto, Malto, sudano (sudulo) Sudano (lando), tero (lando, grundo) kaj Tero (planedo). Kie vorto povas esti aŭ majuskla aŭ minuskla, kun la ama signifo, ni enmetu nur la minusklan, ekzemple januaro, lundo.

Iuj vortoj en iuj lingvoj povas havi pli ol unu vortan tipon, kiam tio validas. Uzu Stir+alklakon por elekti pli ol unu tipon.

Sciencaj nomoj de plantoj, bestoj, fungoj devus havi la fakon "Taksonomia".

Tezaŭro en unuopa lingvo: ĉiu vorto ideale havu ligilojn al inter 3 kaj 12 aliaj vortoj en la sama lingvo.

Kie mankas ligitaj rilataj vortoj, priskribo estas havinda. Eblas ligi priskribon al pli ol unu vorto kaj ĉiun vorton al pli ol unu priskribo. Eblas ŝanĝi iomete ekzistantajn priskribojn. Se necesas grandskale ŝanĝi la priskribon, forigu la ekzistantan priskribon kaj enmetu novan. La sistemo malatentas priskribojn kiuj enhavas HTML-eskajn erojn kun <>& signoj.

Interlingva tezaŭro: ĉiu vorto ideale havu ligilojn al inter 1 kaj 3 vortoj en ĉiu alia lingvo. La alilingvaj vortoj kun la plej proksima signifo atribuu per la rilato "sinonimo".

Redakti ligilojn inter vortoj

Ligiloj aldoniĝos nur se ambaŭ vortoj jam ekzistas en la tezaŭro kiam okazos la enmeto. Kie la redaktanto ligas vortojn en la sama lingvo, la programo povas aŭtomate krei la vortojn ligotajn, se ili ne jam ekzistas en la tezaŭro. Redaktantoj rajtas redakti en iu ajn el la lingvaj vortaroj. Eblas ligi al alilingvaj vortoj kiuj ankoraŭ ne ekzistas en la alilingva vortaro.

Estas du ebloj por ligi vortojn

  • la unua vorto estas ligita al la dua vorto (unudirekta ligilo), aŭ
  • la unua vorto estas ligita al la dua vorto kaj la dua vorto estas ligita al la unua vorto (dudirekta ligilo)

Plejmultaj vortoj estas ligitaj dudirekte.

Iufoje estas preferinde uzi unudirektan ligon

Ekzemple, "Hungario" estas ligita al "lando", sed "lando" kutime ne estas ligita al "Hungario". Tio estas por eviti troajn ligilojn al unu vorto ("lando"). Alia ekzemplo estas taksonomio. Ĉiu mamulo (kato, bovo, ktp) povas esti ligita al "mamulo", sed "mamulo" normale ne estas liginda al ĉiuj specioj de mamulo. Redaktanto rajtas ankaŭ decidi ne retroligi inter alternativaj literumadoj, ekzemple "color" kaj "colour" en la angla.

La sistemo proponas rilatajn vortojn

La sistemo povas sugesti aliajn rilatajn vortojn, uzante ligilojn inter la diversaj lingvoj. Agordu vian celan lingvon kaj alklaku la butonon "rilata".

Taksonomioj

Ĉiu termino en tezaŭro de EnigmoFondejo povas aparteni al unu aŭ pliaj domajnoj (ĝenerala, teknika, taksonomia). Por detaloj pri taksonomioj iru al Taksonomioj.

Aprobi amendojn

Redaktanto kun administra rolo povas Aprobi amendojn. Oni povas cikli tra antaŭe aprobitaj vortoj kaj amendi decidojn per la butono 'Antaŭa'.

Publikigi ŝanĝojn

Redaktanto kun administra rolo povas Publikigi ŝanĝojn en la datumbazon. Kiam amendo publikiĝas, povas esti ligiloj al alilingvaj vortoj kiuj ne ekzistas en la vortaro. En tiaj okazoj la sistemo sendos la novan vorton por aprobo de tiulingva redaktanto. Enmetitaj vortoj estas parto de la ĉefa vortaro, sed ne estos videblaj en vortaj serĉoj ĝis okazos la stapla ĝisdatigo.

Administrantoj povas korekti ortografon aŭ alinomi vortojn (en la fenestro "Publikigi ŝanĝojn"). Kiam oni alinomas vorton, kaj la nova literumado estas la sama kiel jam ekzistanta, la sistemo aŭtomate kunfandas la du vortojn.

Ĉiutaga stapla tasko

Ŝanĝoj publikigigaj de administrantoj tuj ĉeestas en la vortaro. Tamen la Vortserĉa Sistemo havas apartan datumbazon kaj ili estas videblaj tie nur post la sekva ĉiutaga stapla aktualigo.

Esperanta Hejmpaĝo de ĉi tiu Vikio

donaldo 2018-11-18 02h50

PuzzleFoundry
PuzzleMan