Vortaj konceptoj

En ĉi tiu algoritmo, PuzzleFoundry uzas grafeteorion por provi meti vortojn en arojn laŭ senco. Du ligitaj vortoj ne sufiĉas por formi apartan aron. La algoritmo unue serĉas rekte ligitajn vortojn kaj poste serĉas plivaste. Ĝi uzas alilingvajn tezaŭrojn, do kvankam ĝi montras rezultojn en nur unu lingvo, ĉiuj lingvoj estas uzataj por generi arojn. Por kompleteco, ĝi ankaŭ montras vortajn difinojn (vortgrupojn).

Ekzemple:

baki:

  • stufi bolkuiri brezi brogi dekokti frikasi friti grateni infuzi kradrosti kuiri poĉi pretigi rosti
  • pretigi prepari rigi

evoluigi:

  • plifortigi armi
  • plifortigi progresigi plibonigi kreskigi disvolvi perfektigi pligrandigi ŝveligi
  • plifortigi amplifi plilaŭtigi
  • progresigi akceli asisti favori helpi savi sukuri
  • plibonigi retuŝi amendi korekti rebonigi reformi
  • kreskigi pliigi levi bredi

Notu ke la rezultoj generataj de PuzzleFoundry eble ŝanĝiĝos laŭ tempo kiam vortoj estas aldonitaj aŭ forigitaj.

Konkludante la algoritmo mergas arojn kiuj estas tre similaj. Kompreneble eblas ke iu vorto sence rilatas al nur unu aro de vortoj.

La plej oftaj kialoj por ŝajne sensencaj rezultoj estas:

  • Tro malmultaj ligiloj al rilataj vortoj
  • Vortoj estas malĝuste ligitaj en la tezaŭroj
  • Troaj ligiloj al rilataj vortoj

Do la tezaŭroj bezonas redaktadon kiam la eligaĵo estas rubo! Kontaktu nin por fariĝi redaktanto de tezaŭroj ;)

Unikaj Funkcioj postulas intensan procesadon; ili disponeblas ĉi tie

donaldo 2018-12-11 02h42

PuzzleFoundry
PuzzleMan