Unikaj funkcioj de PuzzleFoundry

En ĉi tiu paĝo troviĝas diversaj funkcioj por esplori la vortarojn. La celo estas ebligi diversajn metodojn por serĉi deziratajn vortojn.

Ĉiuj Unikaj Funkcioj estas alireblaj al oraj membroj kaj iuj funkcioj estas alireblaj al ĉiuj membroj. Memoru ke la rezultoj eble ŝanĝiĝos laŭ tempo ĉar oni aldonas kaj forigas vortojn en la tezaŭroj.

Vorta ŝtuparo

Por vorta ŝtuparo oni donas du samlongajn vortojn (ekzemple "varma" kaj "frida"). Por solvi la enigmon, vi, aŭ la algorito de PuzzleFoundry, devas trovi serion de aliaj vortoj por ligi la du donitajn vortojn. Ĉiu ŝtupo en la ŝtuparo havas unu literon ŝanĝitan. Ekzemple: varma -> varmo -> farmo -> framo -> gramo -> grumo -> gruzo -> gruza -> griza -> friza -> frida

pli ĉe Vorta ŝtuparo ...

Vorta vagado

Vorta vagado estas amblo tra la tezaŭro de PuzzleFoundry por ligi du vortojn kun tute malsimilaj signifoj. Ekzemple: eta -> bagatela -> banala -> vulgara -> drasta -> forta -> potenca -> granda

pli ĉe Vorta vagado ...

Vorta simileco

Kiam oni enigas vorton ĉi tiu algoritmo serĉas vortojn kiuj aspektas iom similaj al la donita vorto. Ĉi tiu listo povas doni bazon por iu el viaj enigmoj. Ekzemple, por "varma": varia varmo ĉarma varmega varmeta mara kvara aroma marĉa avara svarmi varopa verema svarmo malvarma rava ama drama avari amara

pli ĉe Vorta simileco ...

Vortaj konceptoj

La vorto "evoluigi" povas signifi: progresigi, konstrui, akceli... Ĉi tiu algoritmo uzas la tezaŭrojn de PuzzleFoundry ligante rilatajn vortojn laŭ konstruitaj sinonimaroj.

  • plifortigi armi
  • plifortigi progresigi plibonigi kreskigi disvolvi perfektigi pligrandigi ŝveligi
  • plifortigi amplifi plilaŭtigi
  • progresigi akceli asisti favori helpi savi sukuri
  • plibonigi retuŝi amendi korekti rebonigi reformi
  • kreskigi pliigi levi bredi

pli ĉe Vortaj konceptoj ...

La Unikaj Funkcioj estas proceze intensaj kaj troviĝas ĉi tie

donaldo 2017-11-10 23h29

PuzzleFoundry
PuzzleMan