Vorta ŝtuparo

Vorta ŝtuparo estas ludo elpensita de Lewis Carroll. Li nomis ĝin "Doublets" (paroj). Oni komencas de du vortoj, kaj por solvi la enigmon oni trovas serion de aliaj vortoj por ligi la du komencajn vortojn. Ĉiu vorto devas havi unu literon ŝanĝitan.

  • La ludo komencas kun komenca vorto kaj fina vorto, kiuj troviĝas en la tezaŭro de PuzzleFoundry.
  • La du vortoj devas havi la saman longon (ekzemple varma kaj frida - ĉiu havas kvin literojn). Mallongaj vortoj pli ofte havas solvon ol longaj vortoj.
  • Oni povas ŝanĝi po unu litero en ĉiu sekva vorto, celante atingi la finan vorton. En nia versio de la ludo, oni povas aŭ ŝanĝi unu literon al nova litero, aŭ interŝanĝi du ekzistantajn literojn.
  • Ĉiu liga vorto devas esti valida vorto en nia tezaŭro.

Ekzemploj:

  • varma -> varmo -> farmo -> framo -> gramo -> grumo -> gruzo -> gruza -> griza -> friza -> frida
  • nokto -> konto -> konko -> korko -> kirko -> kriko -> briko -> brilo -> brila

La paŝoj en la ekzemploj montras interŝanĝojn (farmo -> framo, nokto -> konto)

Notu ke la rezultoj generataj de PuzzleFoundry eble ŝanĝiĝos laŭ tempo kiam vortoj estas aldonitaj aŭ forigitaj.

Unikaj Funkcioj postulas intensan procesadon; ili dosponeblas ĉi tie

donaldo 2018-12-11 02h35

PuzzleFoundry
PuzzleMan