Oftaj demandoj

Kiel trovi ion en la vikio?

Listigu ĉiujn vikipaĝojn per la ligilo Dosierujo en la maldekstra menuo. Uzu la lupean butonon Search... kun la serĉa kampo ĉe la dekstra supro de ĉi tiu vikia paĝo. Uzu la paĝon Esperanta vikihejmo.

Mi luktas por publikigi mian krucvorton. Kion mi faru?

Kiam vi konservas la krucvorton vi vidos indikon en la supra sekcio ĉu via enigmo estas publikigebla. Apud ĉiu enigma difino vidiĝas indiko se troviĝas eraro. Se vi vidas mesaĝon, ekzemple, Mankas difino ĉe la dekstra flanko de la ekrano, tiam vi eble bezonas enmeti difinon. Estas fundamenta regulo ke ĉiu vorto, kiu transiras alian vorton, bezonas difinon. Du apudaj literoj bezonas difinon en la direkto de la du literoj.

Por plua informo legu ĉe Krei viajn proprajn krucvortojn.

Kiel propagandi mian krucvorton aŭ kaŝi ĝin for de enigmoserĉoj?

Oraj membroj povas kaŝi enigmon, por ke ĝi ne listiĝu publike, aŭ agordi enigmon por plibonigi ĝian videblecon. Simple redakti la krucvorton kaj agordi montrikaŝipromocii.

Kiel funkcias la PayPal-sistemo?

Donacoj alportas oran membrecon. Por plia informo pri Ora Membreco legu ĉe Funkcioj kaj roloj en EnigmoFandejo.

Kiel presi enigmon?

Vi povas presi vian enigmon kiam vi estas publikiginta ĝin. Simple uzu la menuon de via TTT-legilo (ekzemple Dosiero -> Presi)

Kiel mi kreu vikipaĝon? (Oraj membroj)

La plej bona metodo estas: krei vikiligilon en ekzistanta paĝo kie la cela ligilo ne havas ekzistantan paĝon. Klaku al la ligilo por krei la paĝon. (Alia metodo estas uzi la ligilon "Krei paĝon" en la vikia menuo.

Kial mia nova vikipaĝo (ligilo) ne funkcias?

Se via ligilo enhavas signojn kiuj estas nepermesatij, tiam la Vikio ne rekonas ĝin. Ĝenerale ni uzas miksan usklecon (kamelan). (Ĉiu vorto komenciĝas per majusklo anstataŭ spaceto, ekzemple "KreiEnigmon"). La jenaj signoj estas permesitaj en vikiaj ligiloj:

  • alfabetaj signoj [a-z,A-Z] sed ne ĉapelitaj signoj [ĉĝĥĵŝŭĈĜĤĴŜŬ]
  • ciferoj [0-9]
  • interpunkciaj signoj [.-_]

Legu la paĝon Enkonduko al Markdown

donaldo 2018-02-02 20h30

PuzzleFoundry
PuzzleMan