Krei viajn proprajn krucvortojn

Vi povas krei krucvortojn por ĝuo, aŭ por viaj amikoj aŭ via klaso aŭ klubo. Laŭ la Usage agreement - Interkonsento pri Uzado membroj konsentas ne krei enigmojn kiuj havas kopirajton de aliulo.

Paŝo 1 - La lingvo, temo kaj grando

Ĉi tiu estas la ĝuiga parto, ĉar estas multaj eblecoj. Eble vi havas temon en la menso, aŭ vi volas uzi krucvortojn kiel lernilon. Vi povas krei krucvorton kun specia formo.

Ĝenerale la difinoj kaj solvoj de ĉiu krucvorto estas en la sama lingvo, sed tio ne estas nepra. Ili povas esti en malsamaj lingvoj, ekzemple, la difinoj en la afrikansa kaj la solvoj en Esperanto. Ĝenerale ĉiu krucvorto devus kreiĝi en la sekcio por la lingvo de la solvoj. Do ekzemple, se la difinoj estas en Esperanto kaj la solvoj en la germana, tiam agordu la krucvorton al germana.

Paŝo 2 - Konstrui krucvorton

Iru al la paĝo Prilabori viajn enigmojn kaj klaku al la butono Krei novan krucvorton.

Agordi la tipon, malfacilonivelon, titolon kaj lingvon por via enigmo. Notu ke vi povos ŝanĝi tiujn atributojn se vi ŝanĝos vian decidon poste. Elektu konservujan numeron inter 1 kaj 9. Vi povas prilabori kaj konservi ĝis 9 krucvortojn samtempe.

Enigu viajn difinojn kaj solvojn, kun referencoj por la vico kaj kolumno kie ĉiu vorto komencas. Vi povas aldoni spacon por pluaj difinoj per la butono Aldoni vicon. Kontrolu vian krucvorton regule per la butono Vidigi krucvorton. Komencu per iuj evidentaj vortoj kiuj rilatas al via temo. Paŝo 3 klarigos kiel serĉi pliajn vortojn por via enigmo.

Ni limigas krucvorton al maksimume 21x21 por certigi ke ĉiu krucvorto estas uzebla per plejmultaj TTT-foliumiloj.

Sugestoj -

  • Komencu en iu angulo kaj konstruu vian krucvorton de tie, provante konservi simetrian formon.
  • Certigu ke la denseco de via krucvorto atingas bonan nivelon, lasante nur unu vakan spacon inter paralelaj vortoj.
  • Provu eviti troajn mallongajn vortojn. Uzu mallongajn vortojn je la fino por plenigi spacojn.
  • Rigardu alies krucvortojn por inspiro.

Alternativa metodo: uzi la funkcion "Enigi vorton"

Ĉi tiu funkcio aŭtomate metas vorton en la plej taŭga loko en via enigmo, escepte kiam la vorto estas pli longa ol la ekzistanta kadro. Tiam ĝi pligrandigas la kadron. Do decidu kiel granda estos via enigmo. Ekzemple, kreu duliteran vortaĉon ĉe la plej fora angulo de la enigmo. Poste, kiam vi bezonas tiun parton, simple anstataŭigu la vortaĉon per vakaj ĉeloj. Aŭ vi povas uzi la funkcion "Enigi vorton". Ekzemple, en 9x9 kadro, enmetu du naŭliterajn vortojn kiuj havas rilatajn literojn.

Vi povas uzi la vortan ŝablonon por serĉi vortojn kiuj estas enmeteblaj en la spaco kiun vi havas, kaj aŭtomate enmeti trovitan vorton per "Enigi vorton en enigmon".

Iuj krucvortoj estas kreitaj kun alta denseco. Tiaj krucvortoj, ekzemple, havas areon en la krado kie 3x3-bloko havas nur literojn (mankas nigraj ĉeloj). Necesas aldoni literojn kiuj restas nevalidaj ĝis la aldono de transa vorto. Marku la butonon "Permesi nedeciditajn literojn" por tre densaj enigmoj.

Paŝo 3 - Serĉi vortojn per vorta ŝablono

La serĉoj "Vorta ŝablono" kaj "Tezaŭro" troviĝas ĉe la malsupro de la ekrano "Nova krucvorto". Ĝi estas via plej potenca ilo por helpi vin trovi vortojn taŭgajn por via krucovorto. La vorta ŝablono ebligas al vi serĉi ĉiujn vortojn kiuj kongruas kun specifa litera ŝablono.

Ekzemple, vi eble bezonas kvinliteran vorton komencantan per "ŝ" kaj kun "k" kiel la kvara litero. Per la ŝablono "ŝ??k?" vi trovos la jenajn vortojn el kiuj vi povas elekti por via enigmo: ŝarko, ŝejko, ŝelko, ŝinko, ŝlako, ŝriki, ŝriku.

Iru al la paĝo Serĉi por plua informo pri aliaj serĉoj kiujn vi povas utiligi.

Paŝo 4 - Memoru konservi vian krucvorton

Vi povas havi ĝis naŭ konservitajn krucvortojn je iu ajn tempo. Antaŭ ol konservi krucvorton, elektu konservujon inter 1 kaj 9 (ĉe la paĝosupro). Memoru ke uzi konservujon anstaŭigos eventualan krucvorton konservitan en tiu konservujo antaŭe.

Kiam vi konservas enigmon, la sistemo kontrolas por diversaj tipoj de eraro, kaj montras erarojn ĉe la dekstra flanko de la difinoj.

Paŝo 5 - Testi difinojn, testi por eraroj

Testu viajn difinojn kun amiko, aŭ lasu la enigmon kaj revenu poste por kontroli ke la difinoj ankoraŭ havas sencon. Multaj homoj emas uzi difinojn tro malfacilajn...

La sistemo ne permesos al vi enmeti vian krucvorton en la datumbazon dum ĝi enhavas erarojn de ĉi tiuj specoj:

  • Du vortoj, kiuj transiras unu la alian, devas havi la saman literon en la kruca ĉelo.
  • Ĉiu vorto bezonas difinon. Du literoj devus ne esti apudaj se ili ne havas difinon.
  • Vorta denseco: pli alta por normalaj kaj kriptaj krucvortoj, malpli alta por aliaj. Krucvortoj kun speciala temo ne bezonas altan densecon. Ne eblas publikigi krucvorton kiu havas multajn vakajn ĉelojn.
  • Krucvorto devas ne esti sama aŭ tre simila al ekzistanta krucvorto.

Paŝo 6 - Publikigi vian krucvorton

Vi povas redakti krucvorton laŭplaĉe antaŭ ol fine enmeti ĝin. Kiam vi estas publikiginta ĝin, via enigmo disponeblas al viaj amikoj kaj aliaj uzantoj, kaj ne plu estas redaktebla. Do certigu ke ĝi estas preta antaŭ ol publikigi ĝin.

La krucvortoj prilaborataj de vi listiĝos en la paĝo "Konstrui krucvorton". Kiam enigmo plenumas la bezonojn por publikigi (mankas eraroj, ĉiu vorto havas difinon, vorta denseco), ĝi ricevas staton "valida" kaj vidiĝas ligilo "publikigi" apud la stato. Klaku al tiu ligilo por enmeti vian krucvorton. La krucvortoj publikigitaj de vi vidiĝas en ĉi tiu paĝo, sub "Viaj publikaj enigmoj".

Oraj membroj povas amendi difinojn de siaj publikigitaj krucvortoj. Oraj membroj ankaŭ povas malebligi listigon de specifaj enigmoj.

Paŝo 7 - Kunhavigi vian krucvorton

Ajna krucvorto publikigita povas esti kunhavigita:

  • Trovu vian krucvorton per Serĉi krucvorton
  • Klaku al la krucvorto por malfermi kaj solvi ĝin
  • Kopiu kaj kunhavigu la ligilon (URL) per retpoŝto aŭ per socia medio
  • Viaj geamikoj povos solvi la krucvorton en la Interreto

Krucvortojn oni povas presi rekte en TTT-legilo (Dosiero -> Presi)

Grava punkto

Laŭ la Usage agreement, membroj konsentas ne publikigi enigmojn kies kopirajton posedas alia persono.

Kontaktu nin se vi havas problemon

Esperanta Hejmpaĝo de ĉi tiu Vikio

donaldo 2018-12-08 21h11

PuzzleFoundry
PuzzleMan